One of the most popular songs of 1972 was A Horse with no Name written by Dewey Bunnell and recorded by America. I wrote the first draft of this Esperanto version in 1978 and revised it several times during the subsequent two decades. The songwriter told interviewers that the lyric was not intended to be meaningful but was just a loose string of words which seemed to fall together. I never believed that.


Ĉevalo Sennoma

En komenco de l’ vojaĝo, mi rigardis la estaĵojn.
Estis plantoj, birdoj, rokoj kaj estis pluvo sur sablo.
Unue mi renkontis unu muŝon kun zumo
Kaj ĉielon sen nubo.
Varma varmeco, seka tero,
Kaj multaj sonoj en l’ aero.

(rekantaĵo)
   Mi venis trans dezerto sur ĉeval’ sennoma;
   Vojaĝo ekster pluv’ plaĉis min.
   Sur dezerto, vi vian nomon memoros
   Ĉar neniu estas tie por doni doloron.

Post du tagoj sub dezerta sun’
Mia haŭto ekruĝiĝis.
Post tri tagoj sur dezerta dun’
Riverfluejon mi rigardis
Kaj rakonton de river’, kio fluis;
Pri ĝia morto mi malĝojis.

(ripetu rekantaĵon)

Post naŭ tagoj mi liberigis ĉevalon
Ĉar dezerto iĝis maro.
Estis plantoj, birdoj, rokoj kaj estis pluvo sur sablo.
La mar’ estas dezerto kun subsurfaca vivo
Kaj perfekta masko supre.
Sub la urboj planeda koro situas
Sed el homaro la amo ne fluas.

(ripetu rekantaĵon)


©1998 Richard K. Harrison
Verse Table of Contents
RickHarrison.com Entrance