rickharrison.com → Artificial Language Lab
Editor’s note: The following article, written in Esperanto, describes a proposed number-language recently invented in China. This project is perhaps the latest in a long line of number-languages such as Stewart’s "Universal Cipher Language" (1874), d’Alesi’s "Langue Numerique" (1901), and Funke’s "Translingua Script" (1956). The idea of communicating numerically is constantly being re-invented.
This article uses the Latin 3 character set (ISO 8859-3).
Liu Haitao
from Journal of Planned Languages
16th edition, Autumn 1992
copyright 1992 by Liu Haitao
Temas pri verŝajne unua planlingva projekto de ĉinio, la projekto akiras lastjare ĉinan patenton kun jena resumo: "ĝi estas mondlingvo neparolebla kaj rekonebla de ĉiuj, estas unuiĝa kodada metodo de diversaj lingvoj en la mondo, ĝi ebligas interŝanĝi ĉiujn lingvojn. ĝi povas sendita kaj transdonita, ricevita kaj rekonita pere de fingroj, ekrano, ciferoj, koloroj, flago kaj aliaj modernaj komunikiloj. ĝi eble solvas interkomunikadan problemon de diverslingvanoj kaj surd- mutuloj, ĝi tre taugas al internacia kunveno. ĝi povas realigi ‘Universalan tradukilon’ kaj ‘Tradukmaŝinon lingvan.’
Ĉiuj audas bone. Verŝajnas, ke la projekto estas ĉiopova solvilo al lingva problemo, ne nur al internacia lingva komunikado, kaj ankorau al perkomputila traduko. Ĉar la projekto estas unua planlingva projekto aperinta en ĉinio kaj patentiĝis. Mi opinias necese kaj inde konigi ĝin al interlingvistika rondo.
La autoro estas s-ro Wang Linxiang, kiu profesie instruas en iu mezlernejo. En interkorespondado kun mi la autoro agnoskis, ke li ne scias la ekziston de interlingvistiko kaj krome Esperanto, kiun li ne regas, li ankorau ne konas aliajn projektojn de planlingvo.
Sekve mi skizos enhavon de la invento:
1. Unue la autoro diskutas la necesecon de universala lingvo, konsiderante ke lingvo nur estas kodo kaj simbolo. Por ĉiuj popoloj de la mondo estas komuna la ciferoj kaj koloroj, kiuj fakte rekte ligas kun iuj nocioj.
2. Ni povas esprimi universalan signifon per kolora sign-kodo, kiu ja estas “universala lingva kodo,” kiu funkcias dekume. Ĉar la ciferoj kaj koloroj el universala lingva kodo jam donis al homaro iun komunan, kaj ciferoj (1.2.3.4...9.0) ĉiuj havas diversajn formojn, muziko kaj bildo estas “internacia lingvo.” Tiel kolora sign-kodo, ciferoj, muziko kapable elvokas en diversetnanaj koroj jen kvin komunajn flankojn: cifero, koloro, sono, formo, signifo. La nocio konsistanta el ĉi kvin elementoj fontas el datumoj de diversaj sciencoj kaj komunaj scioj de ĉiuj etnoj. Lau ĉi principo ni povas doni al ofteuzita kodo plifacile memoran formon. Sur la bazaj kodoj oni povas aldoni ciferojn por fari novajn kodojn, kaj la longeco de kodo eble varias laubezone.
3. La autoro ankau mencias Esperanto, li jene tekstas: “Esperanto de Zamenhof jam disvastiĝas unu jarcenton, sed nur malmultaj homoj regas la lingvon. Unuflanke tiun ĉi kauzas la ekonomiaj, kulturaj kaj moraj faktoroj, kiuj diferencas kun nacioj, alie Esperanto mem ankau malhelpas sian evoluadon, ekz-e: rekona, prononca kaj memora malfaciloj de vorto kaj sistema lernado.”
4. Lingvoj ĉiuj estas produkto de longtempe natura evoluado. Inter ili estas aparteco pli granda ol komuneco. Ĉar universala lingva kodo estas kodita lau iuj bazoj, kiuj rekte ligas kun la nocio. La kodo estas facile memorebla ol vorto de ajn lingvoj.
5. Ĉar la kodoj baziĝas sur nocioj, kiuj estas komuna al ĉiuj popoloj. Tial la kodo povas kiel interlingvo de universala tradukilo, aunome perkomputila traduko. Pere de helpo de komputilo kaj aliaj iloj la kodo povas jene interkomuniki:
6. Ofteuzita parto de la kodaro facile memoreblas, sendeblas kaj rekoneblas. Tial ĝi povas solvi ĉiujn lingvajn malfacilojn.
7. Reguloj de kodado:
(1) Origina signif-kodo: a. kolora kodo: 111 (ruĝa..) dangero; 333 (flava..) puno. b. cifera kodo: 123 lauorde; 321 komencu; 531 fundamento. c. kvanta kodo: 54 ludkarto; 136 ĉina karto; 361 Go. d. internacia festo: 326 pasko; 41 malsagula festo. e. komuna datumo: 365 jaro; 1939 la dua mondmilito; 6023 fiksa.
(2) Forma signif-kodo: 010 okuloj; 303 oreloj; 101 buŝo; 060 nazo; 070 brovo.
(3) Korpa kodo: 7878 pagu! 555 rifuzi.
(4) Forma kaj Sona kodo: 1510 nombru! 0105 silentu! 9413 postvivi.
(5) Muzika kodo: 3471 duona; 1769 muzika simbolo; 3741 malfacila.
(6) El fremdlingva kodo: 30 necesejo; 7112 lado; 74 taksio; 84 buso.
(7) Imaga kodo: 723 varii; 888 ĉeno; 828 nodi.
(8) Laubezona kodo: 7000 sep kontinento; 7100 Azio; 7101 ĉinio; 7180 Azia sporta kunveno.
(9) Laukategoria kodo: 5050 manĝi, 5051-5019 povas kodi dek manĝaĵoj.
(10) Komputila kodo: 177 elviŝi; 044 mono.
Jen kelkaj kodoj: 01 mi; 011 ni; 02 vi; 022 vi; 03 li; 033 ili; 0123 ĉiuj; 1200 monato; 1211 novembro; 2400 horo; 2420 la 20a horo; 600 minuto; 630 duona horo; 5050 manĝi; 5060 trinki; 5070 ĝoji; 5080 ludi; 5010 vivi; 5020 maljuni; 5030 malsani; 5040 morti; 5090 ripozi; 910 dek; 920 cent; 075 esti; 045 pravu; 121 iri; 313 fluanta akvo; 8558 telefono; 0109 al, tial, ĉar; 1040 en; 1050 sur; 1070 por; 310 vespero; 0131 bonan matenon; 3109 bonan vesperon; 515 bonvenu; 1421 mi tre ĝojas konatiĝi kun vi; 1427 devas daurigi nian amikecon!
Por propagandi sian projekton la autoro planas aperigi jenajn verkojn: a. Universala Lingva Kodo kaj ĝia kodadaj reguloj. b. Ofte uzita kodo de Universala Lingva Kodo. c. Norma Kodlibro de Universala Lingva Kodo. d. Kontrasta Kodlibro inter diversaj lingvoj. e. Gazetaro pri kaj en Universala Lingva Kodo.
La Instituto de Universala Lingva Kodo ankau prepariĝas, sed pro manko de financa rimedo ĉiuj nur restas sur papero. Sed la faktoj kaj planoj montras, ke la autoro jam konsciis la gravecon de sociigo de la projekto.
Post legi la supretekston, ĉu vi samopinias la pretendojn de la autoro. Miaopinie la projekto havas neniujn novajn punktojn, kiuj ne estas en jam disponeblaj aliaj planlingvaj projektoj. Kiel unu pazigrafio, la projekto kompreneble enhavas ĉiujn avantaĝojn kaj mankojn de samtipa projekto, kiujn oni povas legi en ajn bonaj verkoj pri planlingvistiko, ekz-e: Internationale Plansprachen de Detlev Blanke.
La autoro argumentas, ke lia projekto estas plifacile memorebla ol aliaj lingvoj kaj planlingvoj, kaj kiujn li mem ne konas. ĉefkauze eblas, ke la autoro ne scias aliajn projektojn, eĉ Esperanton. Tiel li ripetas la eraron de antauuloj, kiuj celis krei pazigrafiojn kiel internacia komunikilo.
Ĉu la projekto estas pli memorebla ol aliaj projektoj, vi mem povas konkludi el supraj ekzemploj. Miaopinie la facilmemoreco nur estas verŝajna. Dum kodado la autoro uzas iujn kriterojn, kiujn li persone konsideras kiel helpiloj al memorado kaj lernado, fakte ili ne estas komunaj al ciuj etnoj, eĉ al ĉino nur parto de la kodaro estas komprenebla. Kaj tiu ĉi maniero farigas, ke la kodaro ĥaosiĝas. Alidire por la sensignifa kaj verŝajna facilmemoreco la projekto perdas la sistemecon kaj regulecon, kiuj eble estas pli utilebla al tauga projekto.
Ekz-e: 01 (mi), 011 (ni); 02 (vi), 022 (vi); 03 (li), 033 (ili); kial ne uzu tiajn pliregulajn (memoreblajn) kodojn: 021 (vi); 031 (ili)?
El la fakto ni povas konkludi jene:
(1) Ĉinio nuna precipe interesiĝas pri internacia lingva komunikado kaj solvo de la problemo. (2) Studo pri interlingvistiko estas subevolua, oni apenau konas aliajn informojn pri planlingvo kaj internacia lingva komunikado. Fakverkoj pri la kampo preskau neniam eldonitas. Oni ankau tre malfacile en lingvistika fakgazetaro aperigas sian studon autradukon pri interlingvistiko.
Ĉu la projekto interesas vin, mi atendas vian reagadon! Adreso:
S-ro LIU Haitao
Jisuanji Zhan, Qinghai Lü Chang
Datong, Qinghai, CN-810108
P. R. CHINA
Update: The author of this article now (February 2001) has a webpage at http://www.nease.net/~htliu/
Update: URL has changed (October 2003) to htliu.nease.net/